KIEL AKVO DE
L’RIVERO
R E S U M O
FACILA VIVO
La historio rilatas al Pierre Touchard, franco kun rakikoj en Loreno, limregiono inter Francio
kaj Germanio, kie ankaǔ Schwartz naskiĝis.
La rakonto komenciĝas en 1913 kaj finiĝas en 1946; ĝi okazas plejparte
en du lokoj: en la kamparo sude de Metz en Loreno, kaj en Berlino. Pli
mallongaj partoj estas lokitaj en Parizo kaj Marsejlo.
Pierre kaj la onklo marŝis direkte al la landlimo. Pierre,
junulo 18-jara, staris unu momenton, unu piedo en Francio, unu piedo en
Germanio. Li ne sentis, verdire, iun specialan sensacion… kaj pro tio la homo
batalas Pierre volis iri al Berlino. Kelkaj rigardis la junulon kiel
esploriston tuj vojaĝontan al kanibalaj landoj.
Post la milito 1870-71 ĉiu moko adresita al Germanio agrable flatis
francajn orelojn: tondita kapo, monokolo, dika bierventro kaj neeviteble
la verda ĉapelo: jen la pruso! La onklo, viro inteligenta kaj senpasia, diris, ke estus interese aǔdi ankaǔ la opiniojn de la germanoj pri la francoj.
La familio Geist, en Berlino decidiĝis sublui la liberan ĉambron al la juna franca instruisto, la najbaroj ne povos diri ke ili volis enspezi, sed faciligi la lernadon de la lingvo al la gefiloj, Hugo kaj Lotte, per franca instruisto ĉe sia propra tablo.
Sinjoro Geist bone konis Berlinon kaj Pierre kun iom da nostalgio juĝis preskaǔ ĉiujn komparojn je avantaĝo de Parizo. Sinjoro Geist disvolvis ĉiujn informojn pri la imperiestro; Pierre konvinkiĝis, ke ofte estas pli saĝe silenti ol komplimenti, liaj konoj baziĝis sur anektodoj neniel riverencaj, portataj en Francion. Pierre komprenis, ke iu trompis lin.
Tre rapide oni sentis sin sur la sama etaĝo kaj la geamikoj konsideris Pierre kiel kamaradon; ili evitis konfrontojn pri la avantaĝoj de siaj propraj ŝtatsistemoj.
Inter la kvar amikinoj de Lotte estis unu, kies bildo ofte vibretis tra lia memoro: Annemarie Balkenwirth : ŝajne la deziro ne estis reciproka. Pierre amikiĝis kun Hans Pauling kaj estis amindumata de la ĉarma kaj riĉa fraǔlino Madeleine Cohl kaj de la ruza, iniciatema servistino Minni. Li havis bonajn rilatojn kun “sinjoro studestro” d.ro Kiebitz, kiu havis socialistajn ideojn. La germana Kristnasko festo estis io alia en Berlino, Pierre agrable sidis ĉe Geist, impona kristarbo inter la du fenestroj kaj la vinpunĉo preparata per bona franca vino.
LA URAGANO LEVIĜAS.
Laǔtiĝis voĉoj kaj oni estis diskriante “Extrablatt”. Okazintis atenco en Sarajevo. Tamen en tiu junia vetero la kosterniĝo forglatiĝis : Sarajevo esti tiel malproksima kaj la habsburga Dinastio ne ŝanceliĝos !
Sed poste la amikoj ne plu serĉis la kunestadon (societon) de Pierre, en la lernejo oni sciigis al Pierre, ke ili ne plu bezonos liajn servojn. Dekomence li estis simpatia al ĉiuj personoj, ĉe la fino ili vidis en li ne plu la homon, sed nur la francon. La ĵurnaloj skribis ke francaj avangardistoj invadis la germanan teritorion sen militdeklaro. La pasejoj ĉe la landlimoj estis fermitaj, neniu vagono veturos al Metz. Nur Annemarie, la nealproksimiĝema, konfesis al li sian amon kaj gastigis lin (La sekvantan matenon Pierre estis en la ĉambro de Annemarie kaj ĵuris al ŝi ke li amas ŝin, ke ŝi estos lia edzino, post unu-du monatoj, kiam estos forpasintaj la nigraj nuboj de militdanĝero.
Finfine unu trajno ekiris
al Metz. Cxiuj okuloj estis sur Pierre,
ili kredis ke li estas (!) germano
pro lia verda ĉapelo, aĉetita en bona berlina magazeno, ĉe lia apero la
konversacioj haltis abrupte. Kiam ili fine komprenis ke li estas franco, ili
helpis lin atingi la domon de la onklo. Tie li legis la francajn ĵurnalojn:
“Francio fariĝis la viktimo de nekredebla atako, sen militdeklaro”.
Oni ne povas troviĝi samtempe sur ĉiuj lokoj; ni formas nian
kredon laǔ tio, kio por ni aspektas vera.
La onklo, fumante la pipon de la saĝeco diris: ” Ne estas
kulpo de ilia popolo, same kiel ne estas nia merito, se ni havas alian
vidpunkton. Kio ni estas entute? Nur guteto de akvo en granda riverego. Ni
estas kaptitoj de nia ĉirkaǔaĵo, ne nur korpe, sed ankaǔ kaj ĉefe mense.”
KAJ ONI REKOMENCIS.
Sinjorino Geist
skribis ke Annemaria edziniĝis en 1914 al Erich von Bastrow, kelkan tempon
poste li mortis sekve de militvundo; nenion Pierre plu aǔdis pri ŝi. Dum la tuta milito en frostaj
tranĉeoj, sub malamika artilerio, nur la bildo de Annemarie subtenis lian
kuraĝon, lian vivovolon.
Parizo estis okupita,
la militkaptistoj estis grupitaj en kolonon, sen batalo. Oni vokis Pierre ĉe la oficejo de l’komandanto. Li
estis Hans Pauling! Li ordonis forstreki la kapitanon de iliaj listoj: Pierre parolas flue germane, la lazareto urĝe
bezonas tradukiston, Hans okupiĝos mem
pri la transporto.
Pierre transformis la naskiĝjaron de la pasporto kaj la nomon
en Bouchardelle, li lasis kreski sian barbon.
Kiam la patro mortis
li decidis rifuĝi en la Sudan Zonon, li vojaĝis kun la franclingva loĝantaro, kiu devis
elekti inter: aŭ memvole enmigri en
Francion aǔ akcepti esti transplantota en la Orientan Prusion.
En Marseille Pierre Bouchardelle trovis okupadon en la urba
administracio kaj konatiĝis kun Bourriére kaj
Sarterre, kies kunlaboranto li iĝis helpante eskapintajn
militkaptistojn, junulojn deziderantajn aliĝi al la armeo de generalo de
Gaulle, li estis kuriero kaj aǔskultis la konversaciojn de la germanaj
maristoj. Sarterre estis arestita.
En sia oficejo Pierre retrovis Annemaria, kiu venis de Lyon
ĉar ŝi aǔdis ke Paǔl estas en Marseille. Paǔl, ilia filo. Erich von Bastrow revenis el la batalo, grave
vundita, li prezentis pian deziregon edziĝi al ŝi. Annemaria ne kuraĝis resti
senedza patrino, ŝi ne volis, ke ŝia etulo naskiĝu en la ekterleĝa medio de ribelantino.
Ironio de la sorto: la filo de Pierre estis germana soldato.
Rivero ne povas nesekvi sian fluejon. Eĉ maturaj homoj, kapablaj iri propran
pensovojon, subiĝis al propagando de Hitler. Paǔl estis studento, malgraǔ la
klopodoj de Annemarie la torento kuntrenis lin kaj la knabo ribelis kontraǔ ŝi.
La GeStaPo atendis
Pierre, li devis fuĝi, Annemarie provis prokrastigi ilin. Du policistoj
fortrenis ŝin: germanino, kiu ne kaŝas sian kontraǔregiman ardon, kun rilatoj
kun teroristoj. Oni informis la filon, pro konsidero de lia persono, lia
fideleco kaj lia heroa konduto. Li estus la plej kompetenta juĝanto, sed la
verdikto falis kontraǔ Annemarie.
Post la liberigo de
Parizo Pierre kunlaboris en fabrikado de
fromaĝoj; li trovis kaj dungis la filon
militkaptiton en la proksima Metz. Kiam
ili aŭskultis radioelsendon ili aǔdis
pri “Sanktulino de la Haloj” en blankaj vestoj de flegistino tra la ĉifonuloj (kloŝuloj
– tiu !i vorto ne ekzistas). Annemarie ne mortis en Dachau, kiel ili timintis.