Bona Espero -Brazilo

   Alveno al  Brazilo


Turistvojaĝo al Bona Espero
Martin Häggström


La bieno-lernejon ”Bona Espero” en Brazilo mi vizitis ĉi-vintre. Ĝi situas en altebenaĵo 230 km norde de la ĉefurbo Brasília. La vojaĝo estis organizita de Esper­antotur en Bydgoszcz kaj daŭris unu monaton ekde meza decembro. Mi partoprenis malgrandan grupon de ses personoj, kiun gvidis la UEA-estrarino Barbara Pietrzak. Krom Bona Espero ni ankaŭ vizitis la urbegojn Brasília kaj Rio de Janeiro.

Bona Espero estis fondita en 1957 de brazilaj esper­antistoj kiel sociala institucio por infanoj, kaj ekde 1974 la paro Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia estis ĉefaj prizorgantoj. Ili evoluis Bonan Esperon al moderna lernejo-internulejo, kie multaj infanoj el malbonaj kondiĉoj inkluzive orfoj ricevis edukadon en familia rondo. Sed tiu unikaĵo en la Esperanto-mondo nun estas en fazo de ŝanĝiĝo. La bezono de tiu tipo da institucio ne estas tiom granda kiel antaŭe pro la evoluo de la brazila socio, kaj ĉi-vintre loĝis tie nur tri infanoj. Brazilaj esperantistoj nun diskutas restrukturigon de Bona Espero por evolui ĝin al vera Esperanta Kultur-Centro.

Nia vizito en Bona Espero estis ero de tiu evoluo. Antaŭe multaj eksterlandanoj vizitis kiel laborantaj volontuloj, sed ni estis la unua vera turist-grupo. Ni ĝuis tri-semajnan restadon en tre afabla etoso. Multaj brazilanoj, interalie kelkaj antaŭe tie loĝintaj infanoj, vizitis la bienon dum la kristnaska kaj novjara festoj. Ankaŭ la antaŭa pola televida ĵurnalisto Roman Dobrzyński estis en Bona Espero. Li multfoje vizitis kaj konatigis Bonan Esperon per televidprogramoj kaj libro. Por ni li estis sperta gvidisto kaj instruisto.

Situanta en la brazila savano je alteco de ĉirkaŭ 1200 m la klimato estas milda. Dum nia norda vintro tie estas pluvsezono, kio signifas ke la savano iĝas verda kun multaj floroj kaj birdoj. Ne pluvas la tutan tempon kaj la suno ofte kaj forte brilas. En la ĝardeno maturiĝas mangoj kaj bananoj sed troviĝas ankaŭ aliaj fruktoj. Bona fonto donas puran akvon, kaj preskaŭ ĉiu-tage mi naĝis en la akvorezervujo aŭ en proksimaj riveroj. Bona Espero havas propran akvofalon je piedira distanco, kaj en la regiono situas nacia parko kun multaj akvofaloj kaj aliaj vidindaĵoj.

En Bona Espero troviĝas riĉa kolekto de la Esperanta literaturo. Kiam pluvis mi legis el tiu kolekto, kaj vespere ni ofte rigardis filmojn kun komentarioj en la lingvo internacia. Speciala memorindaĵo estis kiam brazila paro, kiuj intencas komenci novan vivon en Bona Espero, invitis nin al ilia nupto en tao-inspirita templo najbara.

Mi esperas ke estos sukcesa la transformiĝo al Kultur-Centro, kie esperantistoj el diversaj mondopartoj povos veni. Mi ja tre ĝuis la restadon en Bona Espero, kaj esperas ke ankaŭ aliaj havos tiun eblecon. La vojaĝo finiĝis per kelktagaj vizitoj en Brasília kaj en Rio de Janeiro gvidataj de spertaj lokaj esperantistoj.



















BONA ESPERO - Fruktoj...






















En la la savano admirante la florojn kaj plantojn.

























Infanoj en Bona Espero

























Braziljo, Brazilo — La 9an de Januaro, la Templo de Bona Volo (TBV) akceptis grupon de aktivuloj de la lingvo internacia Esperanto, kreita de la pola lingvisto, d-ro L.L. Zamenhof. Dum la vizito, oni trairis la diversajn ĉambregojn de la Templo de Paco. 
  • Foto: José Gonçalo


La grupo — konsistanta el vizitantoj de Svedio, Pollando, Finnlando kaj Italio — ĉirkaŭiris sur la spiralo de la Navo de TBV, loko destinita por meditado kaj enpensiĝo, kie ĉiuj havis la okazon preĝi sub la Sankta Kristalo, kiu troviĝas sur la supro de la Piramido. Poste, ili sin direktis al la Egipta Ĉambro, konatiĝante kun la Galerio de Arto de TBV, la Memorigejo Alziro Zarur kaj la Sankta Fonto.

Laŭ la ĵurnalistino kaj radio-parolisto Barbara Pietrzak, reprezentanto de la estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), el Pollando, unu el la ĉefaj celoj de la vojaĝo al Brazilo estis ĝuste koni la Templon de Bona Volo: “tio estis unu el niaj ĉefaj planoj”. 
  • Foto: José Gonçalo
  • La paro Olli Paula, el Finnlando, kaj Maria Rosaria Lucchi, el Italio.
Kaj ŝi kompletigas, dum intervjuo al Superreto Bona Volo pri Komunikado*: “Ni kore dankas al vi pro la kora bonvenigo, pro la prezento, pro tiu ke ni ĉiuj riĉiĝis, pro ĉi tiu vizito kaj ankaŭ ke tiujn spertojn ni portos al niaj medioj. Iuj al Pollando, aliaj al Svedio, al Finnlando, al Italio. Do nia relativa malgranda grupo, sed internacia grupo portas iun tre gravan mesaĝon. [...] Gratulon pro tiu ĉi laboro kaj ni esperas daŭrajn informojn pri via laboro”.



Ankaŭ la paro Olli Paula, el Finnlando, kaj Maria Rosaria Lucchi, el Italio, miris pro la etoso kaj propono de la Senlima Ekumenismo de la loko, kiel reliefigas s-ro Olli: “Estas tre grava ideo kaj al mi multe plaĉas la Templo [de Bona Volo]. Kaj ankaŭ ĉi tiu Egiptia Ĉambro estas tre bona, tre bela. Bone ankaŭ konstruita kaj planata. [...] Kiam mi ankaŭ vidis la kristalon, mi rimarkis ke tiuj lumoj, venantaj el la blanka lumo, havas diversajn kolorojn sur la altaron. Tio estis tre bela”



____________________________________________