Bonvenon al mia blogo !
martedì 4 febbraio 2014
Emozione Trentino
Ludwik Lejzer Zamenhof, la kuracisto , kiu esperas.
Lazaro Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15an de decembro 1859.
El la konata letero de Ludoviko:”En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj:ĉiuj el tiuj elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn…la diverseco de lingvoj estas la sola, aǔ almenaŭ la ĉefa, kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikaj partoj”.
Lia familia nomo iom taŭgis aŭgure : Zamenohof estis formo de germandevena nomo Samenhof (korto de semoj aŭ bieno de semoj). Li definitive transiĝis al la Z-formo post la ekesto de Esperanto por eviti fonetikajn konfuzojn.
El “La vojo”: Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l’ tempoj estontaj pensante
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas
Ni semas kaj semas konstante.
En 1870 la familio transloĝiĝis al Varsovio kaj Lazaro alprenis la nejudan nomon Ludoviko, por vivi pli trankvile ; ŝajnas, ke poste la karesa formo Lutek, iĝis la kutima nomo, eĉ inter familianoj.
La abomena “Sanga Akuzo” – tiu tute kalumna akuzo, ke judoj murdas kristanajn infanojn por specialaj ritoj - inter 1859 kaj 1900 kaŭzis dudeknaŭ kontraŭjudajn amasfuriozojn. Iun tagon, en Bjalistoko mem iu kristana infano malaperis, kaj la tie loĝantaj judoj travivis tempon de angora timo ĝis la retrovo.
Je la 17a de decembro 1878 oni kvazaŭ konsekris la lingvon. Kelkaj knaboj staris ĉirkaŭ tablo, sur kiu ili vidis torton kaj kajerojn : etan gramatikon, etan vortaron, kelkajn tradukojn. Rozalia, la patrino, bakis specialan torton, kvazaŭ por la naskiĝdatrevena festo de Ludoviko – ĉiuj publikaj kunvenoj estis tiutempe malpermesitaj.
La knaboj faris etan paroladon en la nova lingvo, kaj kantis himnon de frateco. Belega estis la revo : doni al la homaro novan lingvon kaj liberigi la tutan mondon de malamo. Zamenhof estis deknaŭjara.
Malamikete de las nacjes, Malamikeco de la nacioj,

Kadò, kadò, jam temp’ està ! Falu, falu, jam temp’estas
La tot’ homoze en familje La tuta homaro en familion
Konunigare so debà. Kununuigi sin devas.
En 1887 Ludoviko, ĉe iu juda kunveno („Ĥibat Cion”) renkontis dudektrijaran
virinon: esence serioza kaj kapabla estimi idealojn, kvankam supraĵe ŝi impresis kiel sprita, verva, gaja kaj memfida. Ŝia nomo estis Klara. Ŝi havis grandajn, belajn esprimplenajn okulojn, densan noktecan hararon, senteman buŝon.

Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l’espero. (Mia penso)
Klara kuraĝigis la heziteman Ludovikon kaj sincere aprobis liajn altruismajn planojn.
La patro de Klara, Aleksandro Zilbernick, posedis sapfabrikon, modere prospera, ne vere riĉa kaj li havis naŭ infanojn.
Ili estis pretaj elspezi grandan parton de la doto por eldoni la unan libron pri la nova lingvo kaj disponigi al Ludoviko tiun ĉi kapitalon eĉ antaŭ la geedziga cerimonio.
Oni nun devis trovi presiston, kiu presos libron parte en lingvo nekonata, ricevi permeson de la cenzuro (por presi kaj vendi).La patro de Ludoviko, Marko estis cenzuristo por libroj hebreaj kaj jidaj; li persvadis sian amikon permesi la libreton kiel nur sendanĝeran etan kuriozaĵon.
Preskaŭ ĉiuj pioniroj suferas pro akuzoj pri malsaĝo, Ludoviko por ŝirmi sin kaj la familianojn en la profesia vivo, eldonis la unan libron sub la kaŝnomo D-ro Esperanto. La lingvo mem li tiutempe volis nomi simple Lingvo Internacia, sed la aŭtoro estis “doktoro, kiu esperas”.
Titolo:
Dro ESPERANTO, INTERNACIA LINGVO, ANTAŬPAROLO KAJ PLENA LERNOLIBRO, por Rusoj, por ke lingvo estu tutmomda, ne sufiĉas nomi ĝin tia.
Prezo 15 kopekoj. VARSOVIO. Tipo-Litografejo de Ch. Kelter, str. Novolipje No.11, 1887.
La pseǔdonimo ne nur esprimas la modestan optimismon, sed ankaŭ aludas lian familian nomon, “-hof” sugestas la germanan vorton « hoffen »=esperi. Li ja ŝatis anagramajn pseŭdonimojn.